Книги в электронном варианте скачать бесплатно. Новинки

Скачать бесплатно книги в библиотеке booksss.org

расширенный список авторов: А Б В Г Д Е Ж З И К Л М Н О П Р С Т У Ф Х Ц Ч Ш Щ Э Ю Я
A B C D E F G H I j K L M N O P Q R S T U V W X Y Z
Главная
Бизнес
Интернет
Юмор
Психология
Разное
Как читать скачанную книгу?

Rakontoj pri Afanti

Автор(ы): Автор неизвестен

Аннотация книги


Введите сюда краткую аннотацию



Скачать книгу 'Rakontoj pri Afanti' Автор неизвестен

Скачивание книги недоступно!!!




Читать первые страницы книги

La rakontoj pri Afanti

Antaŭparolo

La rakontoj pri la heroo Nasrudin Afanti estas bone konataj de ĉiuj familioj, virinoj kaj infanoj de la dek tri naciecoj loĝantaj en la ĉina aŭtonoma regiono Xinjiang, sed precipe de la ujgura nacieco. Ĉiam, kiam oni parolas pri Afanti kaj la rakontoj pri li, ili sentas elkoran ĝojon kaj sin banas en elkora rido.

Rakontoj pri Afanti jam vaste cirkuladas kelkajn jarcentojn en Xinjiang. Ili profunde spegulas diligentecon, kuraĝon, saĝon, optimismon, humoron kaj aliajn bonajn kvalitojn de la laboranta popolo kaj akre ironies kontraŭ stulteco kaj krimoj de reakciaj feŭdaj regantoj. Afanti sentime mokis la riĉulojn, superulojn; ministrojn kaj reĝojn siatempajn. Pro tio li estas rigardata kiel saĝa kaj sagaca legenda heroo de diversnaciecaj popoloj.

Rakontoj pri Afanti vaste cirkuladas inter diversnaciecaj popoloj kaj farigis trezoro de la popola parola literaturo, post la fondiĝo de la popola respubliko, en Xinjiang kaj aliaj regionoj oni jam redaktis kaj eldonis plurajn kolektojn da rakontoj pri Afanti. Kaj iujn rakontojn oni eĉ surekranigis. En Sanhajo oni jam produktis du filmojn pri Afanti, kiujn laŭdis multaj rigardintoj.

Oni tre amas la maldikan, saĝan kaj akrevidan «avĉjon Afanti», kiu ĉiam rajdis sur azeno gaje kantante kaj ludante la tradician kordmuzikilon ĵevapo.

Nun Afanti jam fariĝis monda figuro de la popola parola literaturo. La rakontoj pri li jam delonge cirkuladis en Persio kaj arabaj regionoj, poste ankaŭ en regionoj de Mediteraneo, Balkanoj kaj Kaŭkazo. Tra la rakontoj oni povas sekvi batalojn inter saĝo kaj stulto, belo kaj malbelo, bono kaj malbono. La rakontojn oni jam tradukis en multajn lingvojn. Ili estas spritaj kaj signifoplenaj. Kaj la simpla rekta stilo devenanta de la popola buŝa lingvo igas ĉi tiun libron aparte taŭga ankaŭ kiel postkursa legaĵo.

Serĉado por Saĝo

Foje la reĝo aŭdis, ke iu lia regnano nomata Nasrudin Afanti havas grandan saĝon kaj profundajn sciojn. Jen iun tagon li vizitis Afanti kun sia sekvantaro.

«De kie venas la sago en via kapo, Afanti?» demandis la rego.

«Ĝin mi trovis post peniga serĉado,» respondis Afanti.

«Ĉu tamen saĝon oni povas trovi?»

«Jes, via moŝto!»

«Diru al mi, de kie vi trovis?»

«Ho, tre facile. Prenu hojon kun vi kaj min sekvu, via moŝto.»

La reĝo tre ĝojis kaj pensis: «De kiam mi fariĝis reĝo, la popolanoj ĉiuj opinias, ke mi estas sentaŭga kaj malsaĝa. Vere, mia saĝo estas limigita. Ĉifoje, kiam mi trovos ĝin, mi plenŝtopos mian kapon per ĝi kaj krome hejmen portos du kestojn da ĝi por kaŝe konservi en la palaco, por ke mia filo uzu, kiam li plenkreskos.» Li tuj ordonis al lakeo preni hojon kaj foriris kun Afanti serĉi saĝon.

Kondukate de Afanti, ili longlonge iris, sed fine alvenis al peco da sovaĝa tero. Demetinte sian jakon, Afanti diris al la reĝo: «Bonvolu demeti vian reĝan robon kaj ekfosi per la hojo.» La reĝo devigite demetis sian robon kaj ekfosis. Post longa fosado li tamen neniom da saĝo trovis, sed ricevis nur sangajn vezikojn sur siaj manoj.Li tiel forte koleris, ke liaj barbharoj stariĝis kiel herbo kaj liaj okuloj rondigis kiel tetasoj: «Kial mi ne trovis saĝon, Afanti?» furiozis la reĝo.

«Ne estu malpacienca, mia reĝo. Fosu, fosu daŭre! Ni plugu la terpeco ĉi-aŭtune, semu saĝon en ĝi venontan printempon kaj ni rikoltos somere,» senzorge respondis Afanti kajdenove levis la hojon.

«Ĉu ne estas greno la saĝo dirita de vi?» denove demandis la reĝo.

«Prave, prave,» respondis Afanti, «se en via palaco ne estus greno akirita per la sango kaj ŝvito de popolanoj,kiel via moŝto povus veni kun mi por serĉi saĝon?»

Mono kaj Justeco

Foje la reĝo demandis al Afanti: «Afanti, se antaŭ vi estus mono kaj justeco, kiun el ili vi elektus?»

«Mi elektus monon,» respondis Afanti.

«Kiel, Afanti!» miris la reĝo. «Se estus mi, mi certe volus justecon, absolute ne monon.

La mono estas nenio valora, sed justeco estas malfacile trovebla.»

«Oni volas tion, kio al li mankas, via moŝto,» klarigis Afanti.

Kvarpieda Reĝo

Afanti suferis okulinflamon, tiel ke li ne povis klare distingi objektojn. La reĝo intence ordonis lin rigardi tion kaj alion por lin moki, dirante: «Afanti, ĉu estas vere, ke unu objekto rigardata de vi tuj fariĝas du?Pro malriĉeco vi havas nur unu azenon,sed nun ĝi fariĝis du. Do vi riĉiĝis!Ha ha ha!»

«Tute prave, via reĝa moŝto!» respondis Afanti. «Nun mi vidas, ke vi estas kvarpieda same kiel mia azeno.»

Ŝarĝo por Du Azenoj

Foje la reĝo kaj ĉefkortegano iris ĉasi kun Afanti. Ĉar estis varmege, la du moŝtoj demetis vestaĵojn kaj ilin donis al Afanti, por ke li ilin portu surŝultre.

Daŭrigante la iradon, Atanti ŝvitegis sub la ŝarĝo.Tion vidinte, la reĝo ŝercis: «Ho, mia Afanti, vi estas tre kapabla. Via ŝarĝo pezas sufiĉe por unu azeno.»

Aŭdinte kion la reĝo diris, Afanti indigniĝis kaj replikis kun trankvilo: «Ne, via moŝto, sur miaj ŝultroj estas ŝarĝo por du azenoj!»

Li Nesubigebla

Iu reĝo ĉiam opiniis sin saĝa kaj ŝatis subigi aliajn per malfacilaj demandoj.Foje li venigis dek du mil instruitojn por demandi ilin, kie estas la centro de la mondo. Neniu el ili povis respondi. La reĝo fariĝis ankoraŭ pli fiera kaj tuj ordonis afiŝe deklari al la publiko, ke tiu, kiu prave respondos, estos premiita kaj tiu, kiu erare respondos, punita.

Homoj venis amason post amaso por legi la afiŝon, sed foriris kapneante post la lego. Nur Afanti, leginte la afiŝon, tuj ekrajdis sur sia azeno, al la rega palaco.

Li eniris la palacon, kuntirante sian azenon. La reĝo mirigite demandis: «Do, vi scias, kie troviĝas la centro de la mondo?»

«Jes, via moŝto,» respondis Afanti, ĝi ĝuste situas tie, kie staras la maldekstra antaŭa piedo de mia azeno.

«Sensencaĵo, mi ne kredas!»

«Ne kredas?Bonvolu mezuri la tutan mondon.

Punu min, se estas malĝuste.»

«Tio… tio…, balbutis la reĝo, kiu post longa meditado povis nur demandi, … do, respondu min plue, kiom da steloj estas sur la ĉielo?»

«Ĉu steloj sur la ĉielo?» Afanti enpense respondis: «Ili estas samnombraj kiel viaj vangharoj,ne pli kaj ne malpli.»

«Kion vi diras?Sensencaĵo!»

«Tio estas pura vero. Se vi ne kredas, iru al la ĉielo kaj kalkulu. Vi punu min, se estus pli aŭ malpli.»

«Do… do… diru, kiom da haroj estas sur miaj vangoj? Rapide respondu al mi!»

Afanti levis la voston de sia azeno per unu mano kaj fingromontris al la mentono de la reĝo per la alia mano, dirante: «Viaj vangharoj estas ĝuste samnombraj kiom tiuj sur la vosto de mia azeno!»

«Kia absurdaĵo, sensencaĵo!» kriis la reĝo, frapante la tablon.

Afanti trankvile aldonis: «Se via reĝa moŝto opinias min malprava, bonvolu kalkuli unue la harojn sur viaj vangoj kaj poste tiujn sur la vosto de mia azeno.

Post via kalkulado vi scios, ke mi pravas.» Aŭdinte tion, la reĝo povis nenion plu eldiri.

Sorĉa Povo kontraŭ Pluvo

La reĝo iris ĉasi kun Afanti. Li kaj liaj korteganoj rajdis sur kurĉevaloj, sed ordonis al Afanti rajdi sur malrapidema ĉevalo. Rajdante, ili atingis Gobi-dezeton je la tagmezo, kiam subite ventegis, densaj nuboj kovris la ĉielon, fulmis, tondris kaj pluvegis. La reĝo kaj liaj korteganoj galopis al la ĉefurbo kun siaj vestaĵoj jam tramalsekigitaj de la pli kaj pli densiĝant pluvado. Sed la malrapidema ĉevalo, sur kiu rajdis Afanti, haltis pro timo de la fulmotondro. Afanti saltis de ĝi, deprenis sian veston kaj zorge metig ĝin sub la selon. Fine forpasis la fulmotondro kaj pluvego, kaj denove aperies la suno. Trankvile surmetinte sian veston, Afanti malrapide rajdis al la ĉefurbo. Kiam li eniris la palacon, la reĝo tre miris kaj demandis lin: «Afanti, kiamaniere vi povis reveni kun seka vesto eĉ sen unu guto da pluvo? Ĉu vi havas ian sorĉan povon kontraŭ pluvo?»

Afanti respondis kun rideto: «Ne, via reĝa moŝto, kiam vi fuĝis de la pluvo, la pluvo ankaŭ postsekvis vin. Mia maldiligenta ĉevalo malrapide kondukis min al granda pitoreska ĝardeno, vere la plej bela en la mondo — forte aroma multkolora florado, ombro de verdaj arboj, fruktoriĉaj arbustoj, sur kies branĉoj kantis najtingaloj, fluis kanaletoj kaj naĝis fiŝidoj en la klaraj ondoj. Mi iom ĝuis tie kaj poste revenis.»

Aŭdinte tion, la reĝo gapis, miregis kaj tre deziris viziti la ĝardenon.

Ankaŭ la sekvan tagon la reĝo iris ĉasi kun Afanti, sed ĉi-foje li ordonis al Afanti rajdi sur la reĝa kurĉevalo, dum li mem rajdis sur la malrapidema ĉevalo. Ili rajdis kaj rajdis kaj fine atingis Gobion, sed, kiam ili apenaŭ ekĉasis, subite ekventegis, ruliĝis nigraj nuboj kaj baldaŭ pluvegis. Afanti batetis la kokson de la kurĉevalo per sia vipo, post kio ĝi tuj ekgalopis kaj atingis la ĉefurbon en nura momento apenaŭ kun pluva guto sur si. Sed la malrapidema ĉevalo ree haltis pro timo de la fulmotondro. La reĝo batadis ĝin per piedo kaj vipo, sed ĝi staradis obstine sen movo. Senĉese verŝiĝis la pluvego, sed la reĝo povis nenion fari krom stari sub la pluvo. Post kiam la pluvo ĉesis, la ĉevalaĉo malrapide revenis al la ĉefurbo kun la reĝo sur sia dorso.

Книгу  Автор неизвестен Rakontoj pri Afanti скачать бесплатно,

Другие произведения авторов/автора



Одно предложение: афоризмы, поговорки, определения
Библия Проклятых
Торикаэбая моногатари, или Путаница
Джонс Первый
Джонс Первый
Журнал День и ночь
Разговор разочарованного со своим Ба
Я жил в суровый век
Вездесущая лапа
Принципы американского кино
Петима братя и една сестра
Мързеливецът
Лошият пор
Легенда за Урашима
Овчарят Бичиа
Цыганские сказки
Сказки и мифы народов Чукотки и Камчатки
Истинные причины возникновения экономического кризиса
Химе с голямата шапка
Как сиромахът дал да му пазят парите
Слънчовата дъщеря
Трима братя — трима царе
Синът на сиромаха
Танцуващият чайник
Човекът, който карал дърветата да цъфтят
Как поправили неправдата
Светлоликия
Такъв и по-лош от този
Управление посадкой. Часть 2 "Спинная пружина" лошади.
Индийски приказки
Брихадараняка упанишада
Вкамененият момък
Врабчето с отрязания език
Бисерни сълзи
Двете късметлии петачета
Вълшебният калпак
Златната чаша
Бототина и шестимата му братя
Даровете на черния гарван
Земята си иска своето
Датуа и Петрикела
Приказка за свещицата
Приказка за змея, който искал да погуби воденичарския син
Полската девойка
Приказка за свещицата
Приказка за сиромаха и за трите гранатови камъка на юнака
Приказка за алчния поп и хитрия старец
Лъв и заек
Победител на най-силните
Приказка за сиромаха и за трите гранатови камъка на юнака
Приказка за ловеца и за големия орел
Приказка за големия гладник
Приказка за Еленко и за Елена Прекрасна
Приказка за Химе
Лъв и заек
Приказка за Исъмбоши
Полската девойка
Приказка за Еленко и за Елена Прекрасна
Приказка за ловеца и за големия орел
Приказка за алчния поп и хитрия старец
Приказка за Химе
Приказка за големия гладник
Приказка за змея, който искал да погуби воденичарския син
Победител на най-силните
Приказка за Исъмбоши
Сказание о Мамаевом побоище
Введение в астральный план
]
Повесть о Савве Грудцыне
Повесть о Савве Грудцыне
30 самых распространенных способов обмана на улице
Японские трехстишия
Сутра основных обетов бодхисаттвы Кшитигарбхи
Программа Земли и воли
Катха Упанишада
Сутра основных обетов оодхисаттвы Кшитигарбхи
Една спечелена рубла
Да, не, никога
Децата на козата
Вълшебният воал
Анана
Библия Проклятых
Джонс Первый
Как пpавильно yхаживать за тpyбкой
FAQ по психоаналитической терапии
Лиза, Лиза
Царство поломанных стульев
Сказка о программере
Эволюция немецкой школы с 1973 по 2008 год
История брата Раша
Откровенные рассказы странника духовному своему отцу
Поезд. Общий Вагон
Торикаэбая моногатари, или Путаница
FAQ по сатанизму
Война мышей и лягушек (Батрахомиомахия)
Война мышей и лягушек (Батрахомиомахия)
Как самому сделать лук
Как пpавильно yхаживать за тpyбкой
Литконкурс Тенета-98
Садюшки
Махабхарата. Рамаяна
История брата Раша
Торикаэбая моногатари, или Путаница
Книга для учителя. История политических репрессий и сопротивления несвободе в СССР
Торикаэбая моногатари, или Путаница
Народ, да!
Миниполировка или Как избавиться от царапин
Торикаэбая моногатари, или Путаница
Торикаэбая моногатари, или Путаница
Красавицата от далечната страна Нигозет
Цар Музарбий
Top-10
авторов книг
А Б В Г Д Е Ж З И К Л М Н О П Р С Т У Ф Х Ц Ч Ш Щ Э Ю Я